.


:




:

































 

 

 

 


Biografio de doktoro Zamenhof.

ANEKDOTOJ

Petro, diru al mi unu mineralon. Akvo. Sed Petro, la akvo ne estas mineralo. Mi pensis pri mineralakvo

En kio estas multe da vitaminoj? En apoteko.

Petro, mi tion ne komprenas! Via fratino diris, ke ŝi havas du fratojn. Sed vi diris, ke vi havas nur unu. Finfine, kiom da fratoj vi havas?

Kion vi faras, Karlo? Nenion. Kaj vi, Petro? Mi helpas al li.

Kio estas la unua litero de la Esperanta alfabeto? La unua litero estas A. Bone! Kaj kio sekvas post ĝi? Post ĝi sekvas ĉiuj aliaj literoj.

Mia amiko diris, ke vi jam mortis. Sed vi vidas, ke mi vivas, ĉu? Sed mi kredas al mia amiko, li neniam trompas min.

Saluton, Karlo! Vi tre ŝanĝiĝis! Vi dikiĝis, viaj haroj griziĝis... Pardonu, sed mi ne estas Karlo. Mi estas Paŭlo. Ho! Ĉu ankaŭ via nomo ŝanĝiĝis?

Ha-lo! Ĉu estas vi? Jes, estas mi. Bonvolu! Mi volas demandi: ĉu vi volas esti mia edzino? Jes, mi volas. Sed kiu al mi telefonas?

Trajno iras tra tunelo, en la kupeoj estas mallume. Infaneto sidas apud la patrino kaj timas. La tunelo estas longa. Post dek minutoj la trajno eliras el la tunelo, kaj en la kupeoj ree estas hele. La infano trankviliĝas kaj demandas la patrinon: Patrino, ĉu jam estas morgaŭ?
40. LA TABEL∙VORTOJ . . 50 . , .

- - - - - -
kio(n) tio(n) () ĉio(n) io(n) -, - nenio(n)
kiu(n) , tiu(n) () ĉiu(n) iu(jn) -, - neniu(jn)
kiuj(n) tiuj(n) () ĉiuj(n) iuj(n)  
kia(jn) tia(jn) ĉia(jn) ia(jn) - nenia(jn)
kies ties ĉies ies - nenies
kiom tiom ĉiom iom neniom
kie kien tie tien ĉie ĉien... ie -, - ien -, - nenie nenien
kiam tiam ĉiam iam -, - neniam
kiel tiel ĉiel iel -, - neniel
kial , tial ĉial ial -, - nenial ,

 

K- i -O(n) -U(jn)
T-
Ĉ-
-- -A(jn) -ES
NEN- -OM -E(N) ()
-AM -EL
-AL ,

, , : tiea , ĉi-tiea , ĉiama , kialo , kioma? ?, iomete , de kie? ?

41. AMI ŜATI :"".

- :

AMI - , : sian patrinon, sian infanon, la amikojn, la dion,la patrolandon, la solan karan homon.

ŜATI - , : filmojn, librojn, dormi, manĝi, anekdotojn, matematikon, promenojn, ĉokoladon.

amoro -.

amatoro , .

ŝatanto , .

plaĉi .

Ĉu vi amas monon aŭ vi ŝatas ĝin? Ĉu vi amas la naturon? Kiun vi amas? Kiujn vi amas? Kion vi amas? Kion vi ŝatas? Pardonu mian familiaran demandon, ĉu vi ŝatas amori? Enamiĝi . Kies muziko plaĉas al vi?

42. , , ? ? ... - ONI:

Oni diris al mi, ke vi ne venos. , . Oni vidis lin en teatro. . La bonon kaj malbonon oni ne forgesas. . Baldaŭ oni povos ripozi . Oni ne povas esti feliĉa ĉiam. Oni ne povas deziri tion, kion oni ne konas. Onidiroj .

43. TUTA =, TUTE =, ENTUTE =

Mi tute ne komprenas tion. Mi ne tute komprenas tion. Memori dum la tuta vivo . Legi tutan libron , legi ĉiun libron , legi ĉiujn librojn , legi ĉiajn librojn , entute ne legi , legi tute nenion , legi nenion tutan ( ). Unu tuto .

44. POR , "", "", "", "", "()" .: Por bonaj aktoroj ne estas malbonaj roloj. La tempo laboras por ni. Kio necesas por dometo, necesas ankaŭ por domego. Por bono oni pagas per bono. Por havi amikojn, estu amiko! Ni manĝas por vivi, sed ni vivas ne por manĝi. Pripensi ĉiujn "por" kaj "kontraŭ". Voĉdoni por kandidato. Iri por akvo ; por tri tagoj ; por ĉiam .

PRO -, Ŕ: Pro ŝtormo mi restos hejme. Ŝi ĝojas pro lia letero. Mi multe dankas vin pro via helpo. Plori pro doloro; ridi pro anekdoto.

45. ANTAŬ "" " ":

Antaŭ nia domo kreskas arboj. Ni konatiĝis antaŭ du jaroj.

POST "", " " "":

Post ni kuras iu. Ni renkontiĝos post du semajnoj. Post tio ne signifas pro tio. Unu post alia . Iom post iom -, . Malantaŭ domo .
46. : PLI...OL ..., SAMA KIEL ; ALIA OL ; EGALAJ ; SIMILA AL ; JU...DES ...; PLEJ ; MALPLEJ . , (MAL)PLI (MAL)PLEJ ( < < ).

La hodiaŭa ovo estas pli bona ol morgaŭa koko. Pli feliĉa estas donanto ol ricevanto. Ju pli da aĉetantoj, des pli alta prezo. Ju pli mi lernas, des pli klare mi vidas, kiom ankoraŭ mi devas lerni. Ju pli frue, des pli bone. La homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas. Pli gravas amiko ol mona fabriko. Eĉ la plej longa tago havas la finon. Estas nenio pli malsaĝa ol la deziro ĉiam esti la plej saĝa. La plej feliĉa virino estas tiu, kiun amas ŝia edzo. La tempo estas la plej bona kuracisto. Inter du malbonoj oni elektas la malplej grandan. Vi restas sama kiel estis antaŭ dek jaroj. Ili estis kiel du fratoj similaj kaj egalaj unu al la alia.

47* -IG- " -, -, , ": aktivigi , interesigi , dormi → dormigi , varma → varmigi , plena → plenigi , boli → boligi , rapida → rapidigi , konatigi , restigi , ridi → ridigi , ĝusta → ĝustigi . Malproksima fajro ne varmigas. Ne la jaroj maljunigas, sed la vivo.

, , .. -N. La ĝojo kaj rido longigas la vivon.

48. -UL- - , - : junulo , junulino , maljunulo , milionulo , belulino , fiulo , strangulo . Riĉuloj ne konas amikojn, malsanuloj ne konas feliĉon. Saĝulo ŝatas lerni, stultulo ŝatas instrui.

49. -Ĵ- , ( ) - ,, : aĉetaĵo ; manĝaĵo ,; trinkaĵo ; skribaĵo ,; ovaĵo ; feraĵo ; novaĵo ; diraĵo ; heroaĵo ; restaĵo .

50. -AD- : kanto → kantado ; salto → saltado ; paŝi → paŝadi ; resti → restadi ; fiŝado . Ripetado estas bona lernado.

51. EK- : krio → ekkrio ; ekiri ; ekkanti ; ekrigardi ; ekvidi ; ekami .

 


Traduku en Esperanton kelke da ANEKDOTOJ.

Amikego,kial vi estas nervoza? Hieraŭ oni donacis al mi belan apudlitan lampon por legi antaŭ dormo. Pro tio oni ne nervozas. Jes. Sed mi tute ne scias, kian libron mi aĉetu por legi en lito.

Kial oni arestis vin? Pro envio. Mi scipovas fari pli belan monon ol povas produkti la monfabriko.

Profesoro: Kiom da tiu medikamento vi donus al la paciento?
Studento: Nur ses gramojn, sinjoro profesoro.
Post unu horo la studento revenas: Pardonu, sinjoro profesoro, mi volas ĝustigi. Ses gramoj estas tro granda dozo.
Profesoro: Ĝustigi! Ve, via paciento jam mortis antaŭ tridek minutoj.

Post fiaska reekzameno studento rakontas al sia patro: Tio devis okazi, tion volis la fortuno. La samaj ekzamenantoj en la sama ĉambro sidis, eĉ la demandoj estis samaj!

En magazeno vendisto reklamas: Tiu ĉi genia komputilo faros kvindek procentojn da via laboro!
Aĉetanto: Grandioze! Mi tuj aĉetos du tiajn aparatojn!

Amikino: Kion vi portas en tiu medaliono?
Alia amikino: Ho, harojn de mia edzo.
La unua: Sed li ankoraŭ vivas!
La alia: Certe, sed la harojn li jam ne havas.

Mi ree edziniĝos post du semajnoj. Kaj ekmiru: kun mia iama edzo! Do, li grave ŝanĝis sian konduton? Jes. Li fariĝis direktoro.

Kara filino mia! Se vi volas edziniĝi, ĉu vere kun tiu studento? Tio estas nia afero, patro. Kaj kie vi loĝos? Ankaŭ tio estas nia afero. Kaj de kie vi havos monon? Tio estas jam via afero, patro.

Astrologo: Baldaŭ nova viro venos en vian vivon, sinjorino!
Virino: Feliĉege! Kaj kia li estos?
Astrologo: Blonda, gaja kaj tre juna. Kaj li pezos tri kilogramojn.

Patrino, kion signifas vorto "erotiko"? Kiel mi povus scii tion, filineto! Kiam oni havas tiom da infanoj kiel mi, tiam ne sufiĉas la tempo por lerni novajn vortojn.

Edzino: Pli bone, pli bone lavu viajn vestojn. Neniu kritiku min iam, ke mi ne scipovus lavi.

Kial viaj manoj estas tiom malpuraj, Petro? Mi lavis la vizaĝon, patrino.

Ĉu via edzino purigas vian kostumon? Ne la tutan, sed nur la poŝojn.

 


52* SIA = SIN = (, , , ):

mi lavas min vizaĝon = ,

vi vidas vin en spegulo = ,

li mem vestas sin = , (Andreo vestas sin),

Andreo vestas lin = (, )

Maria kombas siajn harojn = ,

Maria kombas ŝiajn harojn = (., ).

Ili amas sin = . Ili amas unu la alian ( ).

Eksciu vin mem! ! Ĉiu por si estas la plej kara.

Tie ĉi oni povas sin senti kiel ĉe si hejme.

 

∎* . :

dekstre , pravi , rajti , vero , justa , regulo , korekti , regi , direkti . , "", . , ( !), :

 

Mal-malsanulo ĉe doktoro.

Kiam mi venis en la klinikon de fama* kuracisto D., la antaŭĉambro jam estis plenplena. Malsanuloj atendis sian vicon. Virinoj, viroj kaj infanoj eniris kaj eliris unu post alia. Mi atendadis preskaŭ du horojn, kiam finfine venis mia vico. Mi frapetis la pordon kaj envenis en la kabineton.

Sinjoro doktoro... komencis mi, sed la kuracisto tuj ĉesigis mian frazon:

Bonvolu senvestiĝi!

Sed mi...

Kio? Ĉu vi konfuziĝas? Mi ne havas tempon. Bonvolu senvestiĝi! ripetis la kuracisto per kontraŭdisputa voĉo. Kion fari? Mi komencis senvestiĝi: mi demetis mian jakon*, mian kravaton*, mian ĉemizon* kaj pensante, ke tio jam sufiĉus, mi ekstaris antaŭ lin.

Demetu ankaŭ la ŝuojn kaj pantalonon.

Post kelkaj minutoj li komencis ekzameni min:

Malfermu la buŝon! Viaj dentoj estas tute flavaj. Ĉu vi multe fumas?

Absolute ne. Mi neniam fumis.

Via nazo estas ruĝa. Ĉu vi ŝatas alkoholon?

Ne, sinjoro doktoro, mi trinkas nur akvon, lakton, teon kaj kafon. Alkoholaĵojn mi neniam trinkas.

Ĉu doloras via kapo aŭ ventro? Ĉu vi havas bonan apetiton?

Nenio doloras ĉe mi, mi havas bonegan apetiton kaj normalan temperaturon. Mia koro batadas, kiel horloĝo tiktakas. Mi bone vidas, bone aŭdas kaj bonege dormas. Mi estas absolute sana!!!

Sed, se vi estas sana, kial vizitas kuraciston?

Sinjoro doktoro! Hieraŭ mi revenis el Parizo. Via kolego profesoro N. petis min enmanigi al vi ĉi tiun leteron kun salutoj kaj bondeziroj. Ĉu mi povas nun vesti min?

 

53. -EJ- "": bani → banejo , manĝejo , ofico , → oficejo , lernejo , dormejo , kafejo , malsanulejo , forĝi → forĝejo , metio → metiejo , sceno ( ) → scenejo (), necesejo .

54. -IL- ", , ": tranĉi → tranĉilo , tondilo , segilo , hakilo , gladilo , plugilo , skribilo , ĉerpilo , ŝaltilo , ŝlosilo , kuracilo , dormigilo , razilo , pesilo , komputilo , televidilo . Post morto kuracilo jam estas sen utilo. Nova balailo bone balaas.

55. -EC- ", , ": stabileco , noveco , bonkoreco , amikeco , najbareco , unueco , frateco , egaleco , beleco , simpleco , respondeco .

56. -AR- ", ": homaro , vortaro , arbaro , tendaro , junularo , ĉevalaro , ŝiparo , gazetaro , klavaro , aparataro , registaro . Inter arboj sidas, la arbaron ne vidas.

57. GE- " ": patro + patrino → gepatroj , edzo + edzino → geedzoj , geedzeco , gesinjoroj , gefratoj, geknaboj, geamikoj... , : (ge)studentoj, (ge)najbaroj.

58. DIS- "-" : disdoni , disvendi , diskuri ( ), disiri , disŝiri , disfali .

59. -AĈ- ", , ": libraĉo , hundaĉo , ĉevalaĉo , vizaĝaĉo , rigardaĉi , ridaĉi , virinaĉo .
60. , , : kune , igi , eta , etulo , ulo , aĵo , ejo , ilo , eco , ege , eligi , peri , peranto , ena , male , ree , reen , antaŭe , , antaŭen , malantaŭ , poste , senigi , aliĝi , , apuda , dise , disigi , aĉaĵo , aĉega .

61. LAŬ ", ": laŭ reguloj de la gramatiko ; laŭ mia opinio ; laŭ la sama vojo ; sidi laŭ turka maniero -; scii laŭ sperto ; laŭlonge .

62. TRA ", ": vidi tra muro , ĵeti tra fenestro , tra la mondo , tra la lando , tra dentoj ; trabati (), travivi , , tranokti . Tra unu orelo eniras, tra la alia eliras. La lernolibrojn oni ne tralegu, sed tralernu!

63. SUB "": kuŝi sub lito , sidi sub arbo , meti sub la kapon ; subtera , subigi , subrigardi , subaĉeti , subskribo , subkompreni , subteni . Kiu subaŭskultas tra la pordo, aŭdas ankaŭ tion, kion li ne volus aŭdi.

64. SUPER ", ": Super tablo pendas lampo . Labori super projekto , La suno super kapoj ; supernatura , superhomo , superjaro , superi . La ĉapetoj super literoj faras teknikajn problemojn por eldonistoj.

65. TRANS ", ": trans rivero , trans fenestro , iri trans la straton , loĝi trans maroj kaj montoj, flugi trans marojn kaj montojn; transdoni , transformi . Ni transiru al la afero!

66. NEK : nek fiŝo, nek viando , ; nek tien, nek reen , ; Li ne scias tion, nek volas scii . . " " "eĉ unu ne": Havi multe da amikoj signifas eĉ unu amikon ne havi. Nek ĝojo, nek malĝojo estas senfinaj.

67. AJN () : kiu ajn = , ĉiam ajn = ; Ne staru ie ajn (vin vundos io ajn) ( ). ajna ,; ajne , .
68. PLU ,, NE PLU : Ni iru plu ; post ripozo plu labori ; ĝis tie sed ne plu ; kaj tiel plu ; Mi ne plu sportas ( , ); Mi plu ne sportas ; Neniam plu ripetu fi-vortaĉojn!

 

VOLO DE BIRDOJ

Birdoj estas bonaj amikoj de la homoj. Ili havas belan plumaron kaj agrablan voĉon. Kiam mi estis infano, mi ofte petis la patron kapti birdon por mi. Birdoj saltadis kaj kriadis en kaĝo, kaj mi pensis, ke ili kantas pro ĝojo. Sed ofte okazis, ke la birdoj mortis post kelkaj tagoj. Foje mia kaĝo enhavis novan malliberulon. Ĝi nek trinkis, nek manĝis, nek kantis. Mi demandis la avon, kial malgajiĝis la birdeto, kaj la avo rakontis al mi historion:

Antaŭ mil jaroj en nia lando vivis riĉa komercisto, kiu tre ŝatis aŭskulti birdojn, kaj ĉie en lia domo pendis kaĝoj. Inter liaj birdoj la plej kara estis papago, kiu povis ne nur paroli, sed eĉ parkere diradi poemojn. Se venis gasto, la papago diris "saluton" kaj citis poemon; se la gasto volis foriri, ĝi diris "ĝis revido". La komercisto tre amis la papagon kaj ĉiutage instruis al ĝi novajn poemojn. Iutage oni subite arestis la komerciston maljuste kaj metis lin en karceron. Pasis kvar longaj monatoj, kiam la afero finfine rejustiĝis, kaj oni liberigis la komerciston. Li revenis hejmen kaj komencis plorante rakonti al la papago pri sia malfeliĉo. La birdo aŭskultis kaj poste respondis: Vi tiom ploras, ĉar vi restadis en la malliberejo nur kelkajn monatojn. Sed ĉu vi iam ajn pensis, ke mi travivis sen libereco en via kaĝo jam multajn jarojn? La vortoj de la papago kortuŝis la komerciston. Li komprenis, ke la birdoj volas la liberecon same kiel la homoj. Tial li decidis korekti sian eraron kaj malfermis la pordetojn de ĉiuj kaĝoj en la domo. Ĉiuj birdoj ekkantis kaj disflugis. Ankaŭ la papago ekflugis super la mastro, diris "dankon" kaj forflugis tra fenestro malproksimen.

Mi aŭskultis atente la avon ĝis la fino kaj malfermis la kaĝon, liberigante mian malgajan birdeton. Neniam poste mi petis la patron kapti por mi birdon.

Nun mia fileto jam estas en scivola aĝo. Li petadis min kapti por li birdon, kaj mi rakontis al li la historion de mia avo. Mia fileto komprene kapjesis kaj ne plu petas min pri birdoj.

() .

 

69. , : Pluvas . Neĝis . Mateniĝas , . Hodiaŭ sunos . Estos varmege . Al mi ŝajnas ke ... Estus bone se ... Pri kio temas? ?

70. -EBL- " ...": manĝebla (.. ), komprenebla ( ), nekredebla ( ), portebla , , neelĉerpebla , nepriskribebla , solvebla kafo . Tio ne eblas! ! (ĉar tio eblas neniam) Memkompreneble! ! Kiel eble plej frue . Ne eblas ĉiam esti heroo, sed ĉiam eblas resti homo.(ø)

71. -ID- ", ": hundido , katido , ĉevalido , kokido , bovido , negrido , carido , tigrido . Ne el ĉiu ovo eliras kokido.

72. MIS- ",": miskalkuli , misskribo , mispaŝi , miskompreno , mise-dise -,-.

fabelo KURACILO.

Antaŭ multaj jaroj estis reĝo, kiu havis malsanan filon. La junulo suferis pro astmo kaj malforta koro kaj preskaŭ ĉiam kuŝis en sia lito. La kortegaj kuracistoj multe klopodis, sed neniu el ili sukcesis resanigi lin. La malfeliĉa reĝo sendis kurierojn ĉien tra la lando por anonci, ke necesas utila kuracilo por la reĝido. Dum unu tuta jaro la malsanulo prenadis ĉiajn bonegajn medikamentojn, sed nenio helpis.

En iu tago en la palacon venis maldika monaĥo, kiu diris, ke li povos resanigi la reĝidon. La reĝo tre ekĝojis kaj demandis lin, kiujn medikamentojn li enskribos en sian recepton. La monaĥo diris al la reĝo:

Se pasi kvin kilometrojn orienten de la palaco, oni trovos elfan monton, kiu estas alta tricent metrojn. Longa kaj kruta vojeto zigzage kondukas al ĝia supro, tie kreskas magia sangoruĝa fungo. Se via filo manĝos ĝin, li tuj resaniĝos. La esperoplena reĝo ekvolis sendi siajn servistojn por serĉi la fungon, sed la monaĥo diris: Ho reĝo, la fungo estas havaĵo de la elfoj, ĝi estas magia, kaj por preni ĝin la reĝido devos mem iri tien. Neniu alia povos plenumi la laboron anstataŭ li.

Frumatene de la sekva tago, kun helpo de siaj servistoj, la reĝido ekiris sur la elfan monton. Al li estis malfacile spiri dum la suprenirado. Post kelkaj longaj horoj, kiam li finfine ĝisvenis tute laca, li rigardis ĉirkaŭ si, sed ekvidis nenion, krom ŝtonojn kaj arbustojn. En la kortego la reĝo kolerege ordonis aresti la monaĥon. Ho jes, la monaĥo klarigis kun la rideto, Mi ankoraŭ ne ĉion diris. Se la reĝido ne trovis la fungon hodiaŭ, li iru duafoje, triafoje... Ĉiutage li devos serĉi la magian fungon. Li devos iri tien kvindekfoje aŭ eĉ milfoje, eĉ se blovos vento, eĉ se pluvos aŭ neĝos, varmegos aŭ malvarmegos. Unuvorte, li neniam devos senesperiĝi por trovi la fungon.

Se li ne trovos eĉ post du jaroj? dubante demandis la reĝo.

Dehaku mian kapon!- trankvile respondis la monaĥo.

Bone. Se mia filo resaniĝos, mi reĝe pridonacos vin.

Do, la reĝido ĉiutage vizitadis la monton en ĉia vetero. Pasis malpli ol tri monatoj. Li ekhavis bonan apetiton kaj bonan humoron. Post sekvaj monatoj li tute ĉesis peze spiri, kaj lia koro pli fortiĝis. La reĝido absolute resaniĝis.

Diru, karaj legantoj, kiun kuracilon li trovis?
73. .

( ):
-ANT- leganta
-INT- leginta
-ONT- legonta
( ):
-AT- legata
-IT- legita
-OT- legota

-A -O, :

savinto , kreinto , amatino , gajninto .

La redaktoro pensas pri siaj legontoj . La projekto havas estontecon . Lavu la manĝotajn fruktojn kaj boligu la trinkotan akvon.

-A -E, :

legante , leginte , legonte , aŭdate , aŭdite , aŭdote . Manĝonte lavu la manojn .

La studentoj multe lernas ekzamenote. Dirite farite.

() , .

 

rakonto MIA UNUA SKIADO (H.Seppik)

Multajn dimanĉojn mi estis pasiginta en la bela Norvegio, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun estas rakontonta, estas la plej ĉarma kaj interesa, kian mi estas iam ajn havinta.

Matene ni vekiĝis frue. Vestinte nin per specialaj skikostumoj, ni ekveturis per aŭto al montaro (t.e. ni unue vestis nin kaj poste ekveturis; se mi dirus "vestante", tio signifus, ke ni samtempe vestis nin kaj ekveturis). Estis bela vintra vetero. Nokte estis falinta freŝa neĝo (la neĝo jam kuŝis sur la tero; falONTa signifus, ke neĝos nur la venontan nokton), brilanta (=kiu brilis dum nia vojaĝo) en la radioj de la suno. Ni estis tre feliĉaj ĉar nun estis realiĝonta nia longa deziro skii en la belega norvega naturo (ne realiĝANTa, ĉar ni ankoraŭ ne komencis la skiadon!). Jam kelkajn tagojn ni estis revintaj kaj nokte ni estis eĉ sonĝintaj pri tio (revINTaj kaj sonĝINTaj, ĉar tio okazis antaŭ nia ekskurso; revANTaj kaj sonĝANTaj signifus, ke ni faris tion dum la veturo).

Apud la skidometo estis jam kolektiĝintaj multaj geskiontoj. Salutinte ĉiujn kunvenintojn, trinkinte kafon kaj manĝinte bongustajn kukojn, ni almetis la skiojn (unue ni salutis, trinkis kaj manĝis, kaj poste ni almetis la skiojn). Nun estis venonta grava momento en nia vivo la unuaj paŝoj sur skioj (nek venINTA nek venANTa taŭgas, ĉar la skiado ankoraŭ ne komenciĝis)! Mi tremis, pensante pri tio.

Sed kiam la timo estis malaperinta, mi gracie kaj elegante (ĉu vi kredas?) glitis sur la brilanta neĝo. Jes, kelkfoje mi estis falonta (=preskaŭ falis), sed tamen mi retrovis firmecon de la kruroj. Ho, se vi estus vidintaj (ne vidANTaj, ĉar tio okazis antaŭ longe), kun kia plezuro mi skiis! Sed eble vi estus ankaŭ ridintaj, ĉar certe mi aspektis sufiĉe komika sur la skioj.

Skiinte dum longa tempo, mi iris kun aliaj skiintoj (ne skiANToj, ĉar ni jam finis la skiadon) en kafejon, trinkonte kafon kaj iom ripozonte (= por trinki kaj ripozi). Estis tre agrable sidi en la kafejo, trinkante kafon, manĝante buterpanojn, aŭskultante gramafonan muzikon kaj interparolante.

Vespere malfrue reveturante hejmen per la aŭto, mi estis tre feliĉa kaj fiera pro la estinta tago: unuafoje en mia vivo mi estis staranta sur skioj.

. "" . . , : Multajn dimanĉojn mi pasigis en la belega Norvegio, sed tiu februara dimanĉo, pri kiu mi nun rakontos, estas la plej ĉarma kaj interesa, kian mi iam ajn havis. .

.

74* ˨ LA, (mia, via,... sia) (tiu, ĉiu, tiaj, ĉiaj, ties...). (.. , Esperanto) . . ; "unu" . , IU '':En iu bela tago... ...

(): Ni vidis portreton. (-) . () (): La (=TIU) portreto estas belega. () .
(): Sidiĝu sur seĝon (=AJNAN). Li vundis sin per tranĉilo (NE PER TONDILO). (,): La homo evoluis el la simio. . ( )
... " "...: En la bukedo estas ankaŭ (KELKAJ) rozoj. . ... ...: La (=ĈIUJ) homoj evoluis el simioj. (SED NE EL ĈIUJ SIMIOJ)
... En Rusio estas multaj poetoj. Puŝkin estas rusa poeto. ... : la mondo, la ĉielo, la suno ktp. Puŝkin estas la plej fama rusa poeto.
() : Bonvolu doni salon! , , ! () La kulero estas el oro. () : Bonvolu doni la salon! , , ! ( ) La oro estas metalo.
: Grandan dankon al vi, estimata doktoro! Mi atendas vin, karulo! : Petro la Unua, la Blanka Maro, la ĉiam juna Bulgario.
: paŝo post paŝo, de tempo al tempo, ludi futbalon, doni esperon, vivi en paco, perdi intereson, esti en ordo, havi kuraĝon, manĝi kun apetito, vizaĝo al vizaĝo k.t.p. -, : Mi forgesis mian skribilon, bonvolu prunte doni la vian (SKRIBILON). Ne la bela estas amata, sed la amata estas bela (HOMO). Ŝi lernas la francan (LINGVON). Nun estas la kvara (HORO).

- , - , : la fino de tiu fabelo; salute levi la (=sian) ĉapon. Levu la (=viajn) manojn! Hieraŭ mi demandis pri tiu libro en biblioteko, sed la bibliotekisto ne trovis ĝin laŭ la katalogo, nek sur la bretoj. ( , , ; .)

" PLEJ +(+)" , LA. ( " PLEJ +" !) , "" (unua, dua,...), a : sama, tuta, sola, lasta, (mal)dekstra. , .

"" : kelka, multa, da, ajna, ambaŭ, a (centimetroj, horoj, procentoj, rubloj k.t.p.) " alia " , . .

75. -EM- " -": dormema , forgesema , laborema , silentema , timema , parolema ,plorema , zorgema , klopodema , ridetema , revem(ec)o , postulemo , scivolemo . Mi emas... ... La homoj estas eraremaj . Laboro donas panon, mallaboremo malsanon.

76. -AN- "(), ()": moskvano , parizano , urbano , rusiano (ruso ), eksterlandano , partiano , kristano , kortegano , klubano, lernejano , gimnaziano, marsano .

77. -ESTR- ",": brigadestro , ŝipestro , urbestro , estraro , imperiestro .

78. -ON- : duono , triono , kvarono ; ses konoj , unu kaj duono . Komenco bona - laboro duona.

( "komo") : 3,145 tri komo cent kvardek kvin; 0,06 nulo komo nulo ses.

79. EKS- "": eksministro, eksĉampiono, eksoficiro, eksedzo; eksmoda ; eksiĝi .

 
 
.18: Malverama registo pravigis sin antaŭ senrajta justulo: Vi pravas, mi ne rajtis regi maljuste kaj rajtigi la dekstristojn kontraŭ ĉiaj reguloj. Sed tio estas korekta direkto - Ho registo! Vi havas nur unu regulon: kiu havas pli da rajtoj, tiu pravas. Korektu ĉi-regulon por egalrajta justo, sed ne versimile kaj ne per la rajto de ĉiama pravulo, sed fakte!

fabelo SES FENIKSAJ OVOJ.

Antaŭ tre-tre longe vivis iu mallaboremulo, revanta riĉiĝi sen laboro. En iu tago li iris sur kampo kaj trovis ses gigantajn feniksajn ovojn. Li pensis, ke li baldaŭ riĉiĝos pro la ovoj. Li decidis donaci la ovojn al la reĝo, opiniante, ke la reĝo redankos lin per oro. Sed li estis ordinarulo kaj ne rajtis eniri mem en la reĝan palacon. Tial li petis vilaĝestron transdoni la feniksajn ovojn.

La vilaĝestro pensis: Kial mi ne restigu por mi unu el ili? La reĝo ne bezonas tiom multe. Ankaŭ la vilaĝestro ne rajtis mem iri en la reĝan palacon, tial li petis guberniestron transdoni la kvin ovojn.

La guberniestro neniam vidis tiom gigantajn ovojn. Li pensis same kiel la vilaĝestro, elektis unu el la kvin ovoj kaj transdonis la kvar restajn al provincestro.

Ankaŭ la provincestro restigis por si unu el la ovoj kaj transdonis la tri aliajn al kortegano.

La edzino de la kortegano eksciis pri kuriozaj feniksaj ovoj kaj eliris por rigardi. Ŝi tre ekŝatis kaj prenis unu el la tri ovoj. Do, la kortegano havis nur du feniksajn ovojn por transdoni al ĉefministro.

La fileto de la ĉefministro interesiĝis kaj restigis unu por ludi. Kaj nun la ĉefministro prezentis al la reĝo unu feniksan ovon.

La reĝo ĝoje prenis la gigantan feniksan ovon. Li laŭdis la lojalecon de la trovinto de la ovo kaj decidis riĉe danki lin. Li donis al la ĉefministro grandan orpecon, ordonante al li transdoni ĝin al la trovinto de la ovo.

Hejme la ĉefministro anstataŭigis la orpecon per arĝenta peco kaj transdonis tiun al la kortegano. Parolinte kun sia edzino, la kortegano anstataŭigis la arĝentaĵon per kupraĵo kaj sendis ĝin al la provincestro. La provincestro ne kredis, ke la kupraĵo estas donacita de la reĝo, sed li ne kuraĝis kontraŭdiri. Li anstataŭigis la kupraĵon per feraĵo kaj sendis tiun al la guberniestro.

La guberniestro neniel povis kredi, ke tiu feraĵaĉo estas dankaĵo de la reĝo, ĉu la reĝo estus tiom avida? Sed li restigis la feron al si kaj sendis al la vilaĝestro nur ŝtonon.

La vilaĝestro preskaŭ falis pro kolero ekvidinte la ŝtonon. Li forĵetis ĝin kaj vokis al si la mallaboremulon: Nu aĉulo, kiel vi kuraĝis prezenti al la reĝo ŝtonojn anstataŭ feniksajn ovojn?!! Oni vin batu per bastonoj!

Anstataŭ oron, la mallaboremulo ekhavis nur bastonbatojn.

80. : MANO , ; BRAKO , ; PIEDO ; KRURO ; GAMBO ; DEVO ,; ŜULDO , ; MALPEZA ,; FACILA ,; SIMPLA ; SKRIBI ; VERKI ,; KORESPONDI .

81. -ĈJ- -NJ- : Viktoro→ Viĉjo , Miĥaelo→ Miĉjo , Anna→ Anjo , Maria→ Manjo . : patro → paĉjo , patrino → panjo , karulinjo .

82. -IND- " -. ": admirinda ( ), vidindaĵo (, ), memorinda . Bedaŭrinde... ... Ne dankinde! ()! !

83. - OBL- : duobla , trioble , centoble ; multobligi . Kiom estas duoble du? Li estas nulobla nulo. La homo estas tiomobla homo, kiom da lingvoj li scias (Karlo la Kvina).

84. -OP- : duope , triope , unuope ; triopo da ĉevaloj.

85. PO = : Ili prenis po du krajonojn . La pacientoj venas po unu. Ni laboras po ok horoj ĉiutage.

86. JE , : preni je mano , kredi je Dio , kapabla je ĉio , malsana je gripo , pli juna je unu jaro , rajto je laboro.

: Je kioma horo? ? Ŝi devas veni je la tria . Tio komenciĝos je kvarono antaŭ la sesa .

87* (akuzativo) ´ :

La patrino vidas la filinon = La filinon vidas la patrino.
La patrinon vidas la filino = La filino vidas la patrinon.
La doktoro trovis la infanon malsana .
La doktoro trovis infanon malsanan .
Mi nomis homon bonan .
Mi nomis la homon bona .

a> . ( "? ?"), ;

b> ( en, sur, sub, super, (mal)antaŭ, apud, ĉe, inter, trans - "? ?"): esti en ĉambro - iri en ĉambron, kuŝi sur tablo - meti sur tablon. dekstren, supren, hejmen, antaŭen; traduki en la rusan, transformi vortojn en aferon .

c> (, , , .. - "?"): tablo unu metron alta 1, knabeto aĝa kvar jarojn ( ) , li kuris kvin kilometrojn 5 , la libro kostas tridek dolarojn 30 , ni veturis duonhoron (=dum duonhoro), mi loĝis tie dek jarojn 10 (=dum 10 jaroj), la sako pezas du kilogramojn 2 , mi ripetas la duan fojon (=en la dua fojo).

ĉ> ( "?"): Ni kolektiĝos la kvaran de decembro 4- . La lastan someron mi loĝis en vilaĝo .

88. -UJ- :

a> "": monujo , salujo , sukerujo ;

b> "": bulgaro → Bulgarujo , patrujo ,

c> " , ": pomujo , nuksujo .

"b" "c" , : Bulgario , Svislando , Pollando , patrolando; pomarbo, nuksarbusto, rozarbusto, pirarbo.

89. -ER- : sablo → sablero , neĝero , monero . Ankaŭ paneroj estas pano. Unu monero ne estas mono. Hakado de ligno donas lignerojn. El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.

90. BO- : bopatro , ; bopatrino , ; bofilo . Neamata bofilo povas esti amata filo. Tiun ĉi veregon sekrete diris al ŝi la bokuzino de la najbara boonklino.

PRA- - "": praavo , pranepo , prahomo, pralingvo, pratempo, praarbaro, prahistorio.

91. -UM- , : plenumi , (: plenigi=), malvarmumi , brakumi , foliumi , teumi , manumo , kolumo , krurumo , orelumoj , proksimume , duuma , dekstrume , gustumi , amindumi , datumoj , umo .

92. , ; (). , (ĈU KI-). (, , ) , . - ankaŭ, nur, eĉ : Mi vidis vin en biblioteko. Ankaŭ mi vidis vin en biblioteko (ne nur Anjo). Mi vidis ankaŭ vin en biblioteko (ne nur Anjon, sed ankaŭ vin). Mi vidis vin ankaŭ en biblioteko (ne nur sur stadiono, sed ankaŭ en biblioteko). Eĉ mi vidis vin en biblioteko (ne nur Viĉjo kaj Anjo). Mi eĉ vidis vin en biblioteko (ne nur aŭdis, sed eĉ vidis). Mi vidis vin eĉ en biblioteko (mi vidis vin ĉie, sed ne atendis vin vidi en biblioteko). Nur mi vidis vin tie (kaj tio restos nia sekreto). Mi nur vidis vin (sed ni ne parolis). Mi vidis tie nur vin (Kial Anjo ne venis?)

, !

93. . -O A ; -n, -oj, -ojn . . . .

HO, MIA KOR'! L.L.Zamenhof

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,

El mia brusto nun ne saltu for!

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor'?

Sufiĉe! Trankviliĝu de l'batado,

Ho, mia kor'!

94. , . , . , , , . , .

lampokloŝo; alineo; negoco; postiĉa; librotenisto; stacidomo; ĵurnalo; ŝminko, ruĵo; colo; truso; apartamento, loĝejo; bombono; tendaro; slogano; piloto; itinero; skalo; haveno; avenuo; prevent(ad)o; distrikto, region(et)o; ripari; provludo; haltostreko; familinomo; ĉefverko; monpuno; ŝranko; lernejo; tiparo; personaro, kaleŝo; ŝpari; efika.

Afero ; akcento ; akurata ; aventuro ; biskvito ; ĉaso ; detalo ; efektiva ; enketo , ; ekonomio ; fenomeno ; frukto ; gazeto ; gazo , ; familio ; jubili ; jugo , ; kameno ; komisio ; komuna ; kravato ; kuri ; listo ; okazi ; pagano ; patrono ; plafono ; planko ; rajono ; salo ; sablo ; severa ; sledo ; standardo ; sola ; sudo ; ŝtato ; ŝuti ; tempo ; torĉo ; trudi , ; turo ; vetero . , .

96. , : pantalono, pordego, mono, ´ parfumo, tondilo, krepusko; tagonokto, diurno; horloĝo; inko. - , : terpomoj (< terpomo ); pizoj (< pizo ); vinberoj (< bero ); ferioj (< ferio ). !

97. - . . .

a> , : Mi razas min . Ŝi lavas sin .

b> estas +ata , : Tiaj okazoj estas bone memor ata j . - oni: Oni bone memoras tiajn okazojn.

c> -iĝ- , , : sidigi , → sid i ; Atenton! La pordoj ferm as! ! ! ( , )

ĉ> unu la alian: Ili kisas unu la alian . inter-: interŝanĝi .

d> , -ebl-
-em-:
- Ial mi ne em as dormi, Ial mi ne sentas dorm em on. La krokodilo ne kapt ebl as.

e> - , , : miri , ĝoji , halti . , -ig -, -: mirigi , ĝojigi , haltigi . -, , : fumi = , lerni (-)= (-), decidi () (- ), lumi (). , - : timi , plaĉi , esperi , peni .

f> - , : dorloti () petoli (), reskribi korespondi .

-iĝ-.

98. , : kaj...kaj ...; nek...nek ...; aŭ...aŭ ...; ĉu...ĉu ... ; jen...jen ...; ju...des ...; se...do ...; kiel...tiel ... . Mi donacos al li kaj libron kaj ludilon , . Ju pli mi atentas, des malpli mi komprenas , . Ju plu des pli , . Restas nek konsilo nek konsolo , . Nek peno nek provo donos lakton de bovo. Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion repondis , - . Jen flugil-tuŝante ondon, jen sagante la ĉielon, krias ĝi kaj nuboj aŭdas ĝojon en la kri kuraĝa , , .

 

 

Biografio de doktoro Zamenhof.

Ludoviko Lazaro Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto, naskiĝis la dek-kvinan de decembro de la jaro mil okcent kvindek-naŭa (1859) en urbo Bialystok (nun en Pollando). La familio Zamenhof estis kristaniĝinaj hebreoj. Liaj avo kaj patro estis lingvoinstruistoj. En Bialystok loĝis ĝenerale kvar nacioj: poloj, rusoj, hebreoj kaj germanoj. Ludoviko de la infanaĝo komprenis ĉiujn kvar lingvojn, kaj dum la gimnaziaj jaroj studis ankaŭ la francan, la anglan, la grekan kaj Latinon.

En la urbeto ofte okazis naciaj kaj religiaj konfliktoj, kaj eĉ pogromoj, kiuj ege impresis la knabon. Li pensis, ke la naciojn malamikigas diverseco inter iliaj lingvoj kaj religioj. Tial li decidis krei neŭtralan bazon, kiu helpus al la reciproka kompreno kaj estimo, kaj li komencis ellaboradi du projektojn: neŭtrlan lingvon kaj neŭtralan religion. (Poste la vivo montris, ke la religia projekto Helilismo ne trovis al si istojn.)

En la aĝo dek naŭ jaroj Ludoviko konatigis siajn gimnaziajn amikojn kun nova inventaĵo Lingwe Uniwersala (kiu estis pravarianto de nia nuna Esperanto) kaj ĝian naskiĝtagon la junuloj ĝoje festis, eĉ kantante himnon en tiu nova lingvo.

En la jaroj 1879-1885 li studis medicinon en la universitatoj en Moskvo kaj Varsovio, kaj fariĝis okulisto. La profesio neniam donis al li sufiĉan panon, la tutan vivon li restis tre malriĉa. Li plu prilaboradis sian ideon, provante traduki, verki kaj versi en la projektata lingvo, faciligante la gramatikon kaj vortaron.

Li fianĉiĝis en la jaro 1887 kun Klara Zilbernik (poste de tiu feliĉa geedzeco aperis tri gefiloj: Adam, Sofia kaj Lidia). La bopatro interesiĝis pri la ideo de la bofilo, kaj donis sufiĉan monon, kiu ebligis eldonadon de la unuaj broŝuroj pri la internacia lingvo. Finfine la kvardekpaĝa libreto kun titolo doktoro Esperanto. . . estis presita la 26-an de julio de la jaro 1887. Tiun daton la esperantistoj opinias la naskiĝtagon de la lingvo. Dum kelkaj pluaj monatoj aperis ankaŭ lernolibroj por francoj, germanoj, angloj kaj poloj. La libretoj konsistis el antaŭparolo, priskribo de la alfabeto, gramatiko (16 reguloj) kaj vortareto kun malpli ol mil vortoj. La broŝuroj estis dissendataj al diversaj famuloj, societoj kaj librovendejoj. Baldaŭ revenis respondaj leteroj jen laŭdaj, jen mokaj. Komencis aperi rondetoj kaj kluboj de esperantistoj, aperis unuaj verkistoj kaj pedagogoj, la lingvo komencis vivi mem!

Dum la tuta vivo doktoro Zamenhof verkis kaj eldonis preskaŭ duoncenton da libroj kaj broŝuroj, originalaj kaj tradukitaj: la Malnova Testamento (el Biblio), la fabeloj de Andersen, La Revizoro de Gogol, La Batalo de la Vivo de Dickens, Hamleto de Shakespire, Ifigenio en Taŭrido de Goethe, Georgo Dandin de Moliere, La Rabistoj de Schiller k.t.p. Lia plej grava verko por esperantistoj estas La Fundamento de Esperanto (1905), kiu estis oficiale akceptita de la Unua Uniuverala Kongreso de esperantistoj en la kurorta urbeto Boulogne-sur-Mer en Francio.

Dum lia vivo okazis kvar Universalaj Kongresoj, kaj ĉiam li estis honorata kontraŭ lia modesteco. Zamenhof ne ŝatis oficialajn ceremoniojn kaj estis timema antaŭ granda publiko. Li ne volis esti posedanto de sia kreaĵo, ĉar li klare komprenis, ke lingvo devas aparteni al ĉiuj parolantoj kaj nur tiel ĝi normale vivos kaj evoluos.

Zamenhof mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio okupita de germanoj, opiniante ke lia vivo pasis vane, ĉar la homaro ne lernis lecionojn de la paco kaj amikeco.

 

99* ( ?) ( ?) (, ). , 90% : Hieraŭ mi legis dum la tuta vespero (.). Mi jam legis la tutan libron (.). Ŝi kantas ĉiumatene . Ŝi kantis tri kantoj . . - : iri veni , pasi , serĉi trovi , ludi gajni , daŭrigi ĉesi .

10% , . ek- -iĝ- . re- . -ad- . -ant- -at- , -int- -it- , -ont- -ot- : ek vidi , ĝoj i , ek interes i , re skribi , vizit ad i , esti gajn ont a . <



<== | ==>
 |
:


: 2017-02-24; !; : 344 |


:

:

,
==> ...

1566 - | 1327 -


© 2015-2024 lektsii.org - -

: 0.255 .